Forpaso de Jean-Bosco Malanda [1970-2024]

Jean-Bosco Malanda

Ni eksciis kun profunda malĝojo la forpason de Jean-Bosco Malanda, kiu mortis subite la 26-an de julio 2024 en la aĝo de 54 jaroj. Li estis multjara membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ne novica aktivulo en Afriko.

Naskiĝinte la 10-an de oktobro 1970 en Mbanza-Ngungu (DR Kongo), Jean-Bosco Malanda dediĉis parton de sia vivo al Esperanto. Li estis IKUE-reprezentanto por DK Kongo, membro de la Afrika Komisiono de UEA (2004 – 2005) kaj laste inter 2021 kaj 2024 prezidanto de Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (DKEA). Dum sia esperantista vivo Jean-Bosco ankaŭ partoprenis en multaj Esperanto-renkontiĝoj, el kiuj la 97-a UK 2012 en Hanojo (Vjetnamio), la 48-a ILEI-Kongreso 2015 en Ostendo (Belgio) kaj la 100-a UK 2015 en Lillo (Francio).

Laŭprofesie, Jean-Bosco estis ankaŭ konata kiel projektmastrumanto kaj socialhelpanto post studoj ĉe la Mbanza-Ngungu-instruista kolegio (1994 – 2000) kaj universitataj studoj pri administrado (2009–2011) ĉe IFGC/Kinŝaso.

La entombigo okazis la 17-an de aŭgusto 2024 ĉe la tombejo Nécropole Mwakasa, kie kunvenis membroj de lia familio, geamikoj, kolegoj, esperantistoj por honori lian memoron per kortuŝaj atestoj.   

Via memoro por ĉiam estos en nia koro. Ripozu en paco, Jean-Bosco!

Laisser un commentaire