One Comment to “Ĉu ni ne kantu Universale…?”

  1. La Voĉo de Kilimanĝaro

    Lumiĝas la tago la 3-an de aŭgusto
    La suno multe brilas kiel neniam okazis
    Ĉar la geesperantistoj de multaj landoj estas ĉi tie.
    Venu, partoprenu en la Tanzania Kongreso
    Ni interŝanĝu kune pri diversaj temoj,
    Ankaŭ vi povas ĝui la plej belajn pejzaĵojn de //Aruŝo//.

    UK, UK
    Universala Kongreso de Esperanto
    UK, UK
    En Tanzanio jar’ 2024

    Niaj ideoj estas la fortoj kaj la spiritbataloj
    Niaj sentoj estas la paco kaj la harmonio
    Ĉar la flago de l’espero, nia kulturo kaj esprimoj
    Restu ĉiam en vi.

    La zamenhofa instruo donis al ni ĉiuj
    La eblecon disvastigi la internacian lingvon
    Kiu ne mortos, sed plu vivos inter la popola mond’

    UK, UK
    Universala Kongreso de Esperanto
    UK, UK
    En Tanzanio jar’ du mil du dek kvar

    Venu, venu, venu, partoprenu
    Bonvenon al Aruŝo geesperantistoj
    Venu, venu, venu renkontiĝu,
    Esperanto ĉiam estos inter ni.
    Venu, venu, venu, partoprenu
    Bonvenon al Tanzanio geesperantistoj
    Venu, venu, venu renkontiĝu,
    Esperanto estas bona ideo.

    UK, UK
    Universala Kongreso de Esperanto
    UK, UK
    En Tanzanio jar’ du mil du dek kvar

    Aŭtoro, kantisto kaj muzikisto
    Inĝ. Daimi Doval Delsa el Kubo

    Répondre

Laisser un commentaire