La 2-a Afrika Kongreso de Virinoj okazos en Aruŝo

La Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) organizas la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (AKVo), kiu okazos de la 30-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). La 2-a AKVo okazos danke al subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF).

La kongresa temo estas Virinoj: leviloj de daŭrigebla disvolviĝado. Tiu ĉi temo fokusiĝos al la potencigo de virinoj. Ĝi emfazas la fakton, ke investado en la subteno kaj trejnado de virinoj estas disvolviĝa  levilo por landoj kaj kontinentoj. Estas planataj multaj aktivaĵoj, inter ili prelegoj, kundivido de spertoj, artaj atelieroj, instruado de Esperanto kaj komunaj vizitoj.

La 2-a AKVo okazos en la katolika loĝejo Catholic Archidiocese of Arusha Center House, Kanisa Road 9, Aruŝo, Tanzanio. La kongresejo havas belan ĝardenon, programsalonon, kuirejon kaj komfortajn dormoĉambrojn. La kongresejo estos poste uzata de la Internacia Infan-Adolesktanta Kongreseto (IIK).

EVAA kaj UEA ĝoje invitas vin veni kaj partopreni. Jam 50 esperantistinoj de diversaj aĝogrupoj aliĝis el pluraj landoj. La organizantoj nun aparte bonvenigas virinojn ekster Afriko. Konsideru partopreni! Por aliĝi bv. kontakti Miora Raveloharison (le.myrhe(a)gmail.com) kaj Alexandrine Omba (alexandrine.omba7(a)gmail.com). Pli da informoj ĉe Eventa Servo.

Oni bonvenas ankaŭ partopreni en la 109-a UK kaj en la 52-a IIK.

Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1173

2 Comments to “La 2-a Afrika Kongreso de Virinoj okazos en Aruŝo”

  1. Adjévi

    Saluton,
    Merci pour ton commentaire Innocent.
    Je ne sais pas si tu as déjà une base en espéranto, mais j’aimerais te conseiller de visiter la page https://esperanto12.net/fr/. En plus, si tu me dis ton pays de résidence je pourrais te mettre en contact avec d’autres espérantistes qui sont plus proches de toi. Tu pourras les côtoyer directement, apprendre d’eux et les taquiner… Tu verras qu’ ils sont sympas et dynamiques!

    Répondre

Laisser un commentaire